Articles liés à Bela Joe

Bela Joe - Couverture souple

Saunders, Margaret

 
9781039106789: Bela Joe

Synopsis

La vera Bela 'Joe' ( Ĝo ) estis mezgranda, bruna kaj miksrasa hundo. Li estis origine posedata de viraĉo de la urbo Meaford, en Ontario, Kanado, kiu kruele misuzis lin kaj eĉ fortranĉis liajn orelojn kaj voston. Walter Moore savis la hundon en 1890 de probabla morto, perforta kaj dolora. En 1892, Margaret Marshall Saunders (1861-1947), unue eksciis pri 'Bela JOE' kiam ŝi vizitis sian fraton kaj lian edzinon, Louise Moore. Saunders estis tiel kortuŝata de la parola informo pri Joe, ke ŝi decidis verki longan rakonton en formo de aŭtobiografio. Ŝi volis ke 'Bela Joe' rakontu kortuŝe siajn vivospertojn per sia propra hunda voĉo. Kiam ŝi legis pri literatura konkurso de la 'Usona Humana Eduka Societo', Marshal Saunders alilokigis la lokon de la rakonto al la usona ŝtato Maine ( Mejn ) kaj ŝanĝis la nomon de la familio de Moore al Morris. La romano gajnis la unuan lokon kaj estis eldonita en 1893 kiam alia rakonto el vidpunkto de besto 'Nigra Belulino' ( Black Beauty ) de Anna Sewell jam fariĝis klasika verko kiu simile permesis al la leganto eniri la menson de la besto kaj senti pli da simpatio ol priskribo prezentita laŭ rekta dokumenta maniero.
Ĝis 1900, pli ol 800,000 vendiĝis en Usono, 40,000 en Kanado kaj 100,000 en Britio.

Les informations fournies dans la section « Synopsis » peuvent faire référence à une autre édition de ce titre.

À propos de l'auteur

Margaret Marshall Saunders naskiĝis la 13-an de aprilo 1861 en la vilaĝo Milton, Nov-Skotio. Ŝi estis unu el kvar infanoj de Pastoro Edmund M. kaj Maria (née Freeman) Saunders. Ŝi pasigis la plej grandan parton de sia infanaĝo en Berwick, Nov-Skotio. Ŝi studis en Edinburgo, Skotlando kaj Orléans, Francio. Revenante al Kanado ŝi prenis kursojn ĉe la universitato 'Dalhousie' en Halifakso antaŭ ol lanĉi sian karieron kiel sendependa verkisto. Pro la maskla sinteno diskriminacia de la eldona industrio ŝi mallongigis sian nomon al Marshall Saunders.

Les informations fournies dans la section « A propos du livre » peuvent faire référence à une autre édition de ce titre.